Kein Foto

Traven, B.

B. Traven naskighis je la 28-a de februaro 1882 en Schwiebus kaj mortis je la 26-a de marto en la jaro 1969 en Meksikurbo, li estis germana verkisto kaj liaj verkoj estas parte filmigitaj, ekzemple "La Mortula Shipo" kaj "La Trezoro de la Sierra Madre".

Lau ghisnunaj ekkonoj de la literaturscienco, B.Traven estis la germana metaltornisto kaj sindikata sekretario Otto Feige. La autentika nomo, la naskighdato, la naskighloko kaj multaj detaloj el la vivo de B.Traven estis dum longa tempo tre kontraue diskutataj de la literatursciencistoj, kaj multaj detaloj el lia vivo ankorau nun estas tute nekonataj. Jam dum pli longa tempo estas konata, ke B.Traven estis identa kun la teatra aktoro kaj anarkiisto Ret Marut, kiu fughis en la jaro 1924 al Meksiko. Pro la esploroj de la BBC-reportero Will Wyatt en la jaro 1974 kaj la sekvaj esploroj de Jan-Christoph Hauschild en la jaro 2012 estas pruvita, ke B.Traven kaj Ret Marut estas pseudonomoj de metaltornisto kaj sindikata sekretario, kiu devenis el Schwiebus, el la tiama prusa provinco Brandenburgo, nun Swiebodzin, en Pollando.

Traven estas verkisto de dek du romanoj, de vojaghraporto kaj de multaj rakontoj, en kiuj interligighas la genro de ironie sarkasme verkita aventurliteraturo kun kontraukapitalista sinteno, kiu koncize priskribeblas kiel anarki-komunisma. Al la plej konataj verkoj de B.Traven apartenas la romanoj "La Mortula Shipo"(1926), "La trezoro de la Sierra Madre" (1927) kaj la tielnomata mahagonciklo el serio de ses romanoj (1930-1939), kies enhavo estas ligita kun la tempoj antau kaj dum la meksika revolucio. La verkoj de Traven jam antau la mondomilito II estis sukcesaj kaj restis tio ankau poste.

Liaj verkoj estas tradukitaj en 24 lingvojn, interalie ankau grandamplekse en Esperanton. La taksita eldonita kvanto de liaj verkoj estas pli ol 30 milionoj.

Das Totenschiff

Das Totenschiff

Der amerikanische Seemann Gales verpasst in den Kneipen Antwerpens sein Schiff, auf dem sich sein einziges Identitätsdokument befindet, wird als Staatenloser über europäische Landesgrenzen abgeschoben und heuert schließlich in Barcelona auf dem Schiff ›Yorikke‹ mit illegaler Ladung und Besatzung und höllischen Arbeitsbedingungen an.

Der Schatz der Sierra Madre

Der Schatz der Sierra Madre

Die beiden Amerikaner Dobbs und Curtin sind mittellos an der mexikanischen Ostküste gestrandet. Mit ihren letzten Peseten kaufen sie eine Goldgräberausrüstung und machen sich mit dem kundigen alten Howard auf in die Sierra Madre, um dort nach Gold zu suchen.

Das Totenschiff

Das Totenschiff

Der Seemann Gerard Gale verpasst in den Kneipen Antwerpens sein Schiff, wird mittelund staatenlos durch Europa gejagt und heuert schließlich in Barcelona auf dem Totenschiff ›Yorrikke‹ an – einem jener schwimmenden Särge, die mit Fracht und Mannschaft zum Untergang bestimmt sind, um dem Besitzer die Versicherungsprämie einzubringen.

Der Schatz der Sierra Madre

Der Schatz der Sierra Madre

Die beiden Amerikaner Fred C. Dobbs und Bob Curtin sind mittellos an der mexikanischen Ostküste gestrandet. Mit ihren letzten Peseten kaufen sie sich eine Goldgräberausrüstung und machen sich mit dem alten Howard auf in die Sierra Madre, um dort Glück und Gold zu finden.

Rozo Blanka

Rozo Blanka

Rozo Blanka estas la belsona nomo de indighena komunumo en Meksiko, chirkau kiu oni drilas pro nafto; sed tio shajne ne tre influas la pacajn nepatriarkajn rilatojn de la indighenoj en la haciendo. Sed tiam estas murdita la posedanto de la indighena komunumo, kiu ne komprenas sin kiel posedanto de la haciendo, sed nur kiel admininistranton de la komunumo.

Sei dabei

Image